Batalo de Bzura

Batalo de Bzura
Konflikto: Invado en Pollando (Dua Mondmilito)
La stato de la militfronto antaŭ la 14a de septembro 1939.
batalo
Daŭro: 9-a de septembro - 19-a de septembro 1939
Loko: Ĉirkaŭ Kutno, Pollando
Rezulto: Germana venko
Komandantoj
Pollando Tadeusz Kutrzeba
Pollando Władysław Bortnowski
Gerd von Rundstedt
Johannes Blaskowitz
Perdoj
18000 - 20000 mortintoj
32000 vunditoj
17000 kaptitaj
8000 mortintoj
4000 kaptitaj
50 tankoj
100 aŭtoj
20 kanonoj
vdr

La Batalo de Bzura, alie nomata batalo apud Kutno okazis de la 9-a ĝis la 18-a - 22-a de septembro 1939. Ĝi estis la plej granda batalo dum la germana invado en Pollandon. Partoprenis ĝin du polaj armeoj: "Poznań" (generalo Tadeusz Kutrzeba) kaj "Pomorze" (generalo Władysław Bortnowski) kaj la germanaj - la 8-a Armeo (generalo Johannes Blaskowitz) kaj la 10-a Armeo (generalo Walter von Reichenau) de la Grupo de Suda Armeo ("Süd") (generalo Gerd von Rundstedt).

La 9-an de septembro marŝalo Edward Rydz-Śmigły ordonis al generalo Kutrzeba fronte de la du armeoj "Poznań" kaj "Pomorze" ataki nordan alon de la Grupo de Suda Armeo. La celo estis devigi germanojn ĉesi postkuron de retiriĝantaj en orientan Pollandon armeoj: "Prusy", "Lublin", "Kraków", "Karpaty".


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search